Ni ellaboras niajn politikajn starpunktojn senanticipe – surbaze de faktoj. Tiel ni komence ofte havas malsamajn vidpunktojn pri dfinita temo, kio neprigas decidon. Tiel ni humanistoj restas fidelaj al niaj valoroj: racieco, liberaleco, progresemo.

Faktoj povas ŝanĝiĝi. Tio estas nenio eksterordinara, ĉar ĉiutage aperas novaj scioj. Ĉu tiam ni ŝanĝas niajn starpunktojn? Kompreneble! Tio estas simple prudenta. Ĉiam, kiam ŝanĝiĝas la faktoj, ni repripensas nian starpunkton pri la koncerna temo. Sed dum tio ĉiam konstantaj restas niaj valoroj. Legu nian maksimon por kompreni, kiel pensas ni humanistoj!

NIA MAKSIMO
SEN INTERKOMPRENO NE EBLAS LIBERECO!

Antaŭparolo

Ni estas humanistoj. Ĉi tie ni volas priskribi nian imagon pri humanistoj, humanismo kaj humanista politiko. Ĉi tiu maksimo klarigas la valorojn kaj principojn, kiuj metas la kadron kaj la normon por nia politika laboro. Ĝi submetiĝas ene de la partio al konstanta racia-kritika kaj argumenta diskurso kaj estas plibonigata daŭre kaj demokratie. La maksimo estas prezento de la principoj de la Partio de la Humanistoj laŭ la statuto kaj laŭ la partia leĝo kaj estas deviga por ĉiuj regionaj asocioj, organoj kaj membroj.

Humanismo

En la centro de pensado kaj agado staras la homo mem, ĝia libereco, ĝia bonfarto, ĝia feliĉo kaj ĝia evoluo. El la homo devenas scio, racio kaj etiko. La homo agas, por efiki pozitive al si mem kaj al aliuloj. Neniu dogmo kaj neniu ideologio superas la homan bonfarton aŭ la natursciencan konon. Pro tio la memdecido de la homo kaj la Homaj Rajtoj havas ĉefan signifon ankaŭ por la humanismo kaj estas esencaj eroj de Konvencioj pri Homaj Rajtoj kaj demokrataj konstitucioj tutmonde.

Laŭevolua humanismo

Ni estas laŭevoluaj humanistoj. Ni supozas, ke la procesoj en la universo sekvas naturajn leĝojn, sen influoj de dioj aŭ superaj aŭtoritatoj. Ni estas konvinkitaj, ke la homo ekkonas kaj komprenas la mondon per sciencaj metodoj. Ni ekestis per naturaj procezoj kaj ni estas parto de la naturo. Kiel altevoluintaj vivaĵoj ni havas diversajn naturajn bezonojn, emociojn kaj impulsojn kaj la kapablon lerni, komprenadi kaj pensadi racie, por agi saĝe por ni mem kaj la homaro.

Scienco

Ni rigardas la sciencon la plej taŭga metodo gajni universale validajn ekkonojn. Ni emfazas la kunlaboradon de prihomaj sciencoj, sociaj sciencoj kaj natursciencoj. Sciencaj konoj formas la bazon de nia teĥnika civilizacio kaj la fonton kaj de bonfarto kaj de vivkvalito de homoj. Pro tio ni rigardas sciencon kiel nian kernan kompetentecon, krom klerigo kaj sekulareco. Ni kontraŭas emfaze pseŭdosciencon kaj esoterajn influojn al scienca esplorado kaj instruado.

Libereco kaj memdecido

La individua libereco estas la plej grava premiso por vivi plenumite kaj memdecide. La homo estas memrespondeca kreanto de sia vivo kaj de la socio. Principe la ŝtato ne devas decidi, kio ĝustas por plenkreska individuo kaj kion tiu decidu por sia propra vivo. La ŝtato ne rajtas konduti kiel kuratoro de siaj civitanoj. Pli ĝuste ĝia tasko estas garantii kaj gardi diversajn rajtojn, precipe la individuan liberecon. Tiusence ni estas liberala partio.

SEN INTERKOMPRENO NE EBLAS LIBERECO!

Solidareco kaj justeco

La homo estas socia besto. Ĝiaj elstaraj kapabloj estas komunikado kaj kunlaboro, la kapablo por lerni kaj la evoluigo de kulturo. Homoj fidas je ambaŭflanka helpo kaj solidareco. Per labordivido kaj aldone per pacema kunlaboro ĉiu homo atingas por si mem kaj por la tuta homaro altan efikon kaj progreson. Kiel humanistoj ni sekurigas kaj subtenas ankaŭ la plej malfortajn anojn de la homaro laŭ niaj plej bonaj eblecoj. Justa socio estas sukcesa socio. Tiusence ni estas sociala partio.

Progreso kaj estonteco

Ni estas scivolemaj esplorantoj kaj pioniroj, plibonigantoj kaj kreantoj de nehaltigebla ŝanĝiĝo. Humanista socio kreskas per fundamentaj ekkonoj kaj per la pozitiva efiko al la homa kunvivado. Ni formas nian estontecon aktive . Gravas taksi ŝancojn kaj riskojn realisme, kaj uzi ekzistantajn eblecojn kaj ilojn respondece. Tiel en transhumanismaj eltrovoj ni vidas la eblecon por kiel eble plej multaj homoj konservi kaj plibonigi sian sanon kaj transpaŝi siajn biologiajn limojn. Ni volas daŭripove akordigi niajn civilizaciajn bezonojn kun la haveblaj rimedoj. Por tio ni konfidas al teĥnologia progreso por malinterdependigi kreskon kaj efikojn al la naturo paŝon post pâso. Tiel estos eble samtempe kontraŭbatali malriĉecon kaj malsaton tutmonde kaj konservi medion, klimaton kaj biodiverson por estontaj generacioj. Tiusence ni estas progresema partio.

Humanista Partio

Humanistoj estas individuoj, kiuj akordigas siajn pensadojn kaj agon al tio, kion ili konsideras ĝusta kaj grava. Ni renkontas unu la alian je la sama nivelo kaj ne submetiĝas blinde al aŭtoritatoj. Ni diskutas surbaze de argumentoj racie kompreneblaj. En la centro de nia klopodo staras sekulareco, memdecido, solidareco kaj toleremo. Ni solvas diferencojn malferme kaj racie, ĉar ni supozas, ke ĉiu humanisto laboradas por nia afero. Nian kunlaboron karakterizas sincereco, konfido, fidindeco, malfermiteco kaj egalrajteco.

Humanista politiko

La vivo en humanista socio estas aranĝita nur per normoj kunlabore interkonsentitaj, kiuj estiĝas el kritikema, racia kaj science bazita alfrontado kun la realeco. Ni sekvas etikon, kiun homoj daŭre pluevoluigas sen metafizikaj referencoj. Humanista politiko servas nur al la homoj kaj ne al religioj, ideologioj, dogmoj aŭ kolektivoj. Ĝi ne direktiĝas de grupaj identecoj, sed garantias la interesojn de ĉiu unuopa membro de la socio. Ni konsideras la civitanon kiel klerigitan kaj memdecidan homon. Pro tio ni inkluzivas la homojn en nian laboradon kaj proponas malkaŝeman kaj kompreneblan politikon.

ĈU PLAĈAS AL VI? TIAM ALIĜU AL NI!